Diskuto:Burgau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la plej multaj aliaj grandaj vikipedio-projektoj la teksto pri tiu-ĉi urbo nomiĝas simple Burgau, kaj tiuj pri la aliaj samnomaj loĝlokoj, laŭ nombro de loĝantoj signife pli malgrandaj, havas aldonaĵojn inter krampoj post la nomo Burgau en la artikola titolo. Konsekvence, apartigilo tiam nomiĝas "Burgau (apartigilo)". Sencas tiu procedo, ĉar alikaze estas risko ke iu simple pensas pri la urbo, ne pensas pri la ekzisto de samnomaj loĝlokoj kaj erare simple metas internan ligilon Burgau, kiu tamen gvidas ne al la urba artikolo, sed al la minimuma apartiga listo. Mi sekve movas la artikolon "Burgau (Ŝvabio)" al "Burgau", kun alidirektilo, kaj la listeton "Burgau" al "Burgau (apartigilo)". ThomasPusch (diskuto) 17:32, 16 Mar. 2015 (UTC)