Diskuto:Caĉilaoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi transprenas la nomproponon "caĉilaoj" el la pli frue ekzistinta e-lingva artikolo pri la urbo Santo Domingo de los Colorados. Laŭprononce simile bone ankaŭ eblus vortumi la etnon "tsaĉilaoj", iom pli proksime de la hispanlingva ortografio, sed en Esperanto sonas ekzotike skribi la sonon "c" per du literoj "ts" - iom kontraŭe al la ĝenerala regulo "unu sono unu litero"... Ĉiukaze iuj laŭ la sono skribus "caĉilaoj" - tial prefere laŭ la sono tiu formo tuj estu la kutima, despli ke la alternativo tsaĉilaoj nur estus iomete pli proksima al la hispana formo, tamen ankoraŭ havus sufiĉe alian formon. --ThomasPusch (diskuto) 18:23, 25 Jan. 2013 (UTC)