Diskuto:Christoph Cölestin Mrongovius

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La artikolo "Christoph Cölestin Mrongovius"estis kreita aŭ sufiĉe plibonigita kiel la parto de Viki-printempo 2016 de uzanto Lingveno. Ĝi estas pri edukado en Pollando.


La artikolo videble temas pri germanlingvano, tion eĉ asertas la esperantlingva informkesto en parametro "|etneco = germano". Ke la homo ankaŭ engaĝiĝis pri la pola lingvo, kaj oni poste en la pola verkis pri li en libroj kaj artikoloj, estas klare. Sed tamen oni en angla, rusa aŭ hispana teksto pri la germana instruisto Richard Schulz, kiu ankaŭ engaĝigis pri la lingvo Esperanto, ne titoligus la paĝon "Rikardo Ŝulco", kaj ankaŭ ne inventus esperantlingvajn, polajn, hispanajn kaj anglajn nomojn por centoj da aliaj eŭropanoj. Eblus diskuti, ĉu kompromise ĉi tie elekti "neŭtralan" esperantan aŭ latinlingvan personan nomon, por ne devi decidi inter la germana origina aŭ la pola, patriote tradukita nomo - kvankam tio estus nur kompromise, jes li mem neniam povis nomi sin esperantlingve (li jam mortis en 1855), kaj pri uzo de latinlingva persona nomo ankaŭ mankas ĉiu pruva referenco. Sed se eĉ la esperantlingva informkesto konfirmas ke sendispute temis pri germano, la origina nomo estas la vera (tio cetere ankaŭ validus por la germana instruisto Richard Schulz, kiu mem tiom ŝatis vidi sian nomon en la formo "Rikardo Ŝulco"). ThomasPusch (diskuto) 08:53, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj cetere, ankaŭ necesas skeptike kontroli ĉiujn ruĝajn ligilojn fremdlingvajn: Ekzemple Mazury (litero "y" entute ne ekzistas en Esperano) kaj Masuria (adjektivo?) celas indiki pri Mazurio, kaj Anabasis en vero estas artikolo Anabazo de Ksenofono, ktp ... ThomasPusch (diskuto) 09:43, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]