Diskuto:David Galadí-Enríquez

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi plene konscias, ke la teksteto nun ne estas pli ol artikola ĝermo, kaj tute ne celas nun pli, sed la kriterioj de artikola ĝermo sendube estas plenumataj. La tri menciataj referencoj havus materialon por pli da teksto, kaj rete facile troveblas pliaj dokumentaj fontoj. Ĝis nun mi nur trovas malfortan eksteran referencon pri lia esperantisteco: la fakto ke li verkis impresan faklibron en Esperanto, ankoraŭ ne aŭtomate signifas ke li krome regule praktike aplikas la lingvon. En la kazo ke ne troveblus ajna plia aktivado en Esperanto, ĉu verkado de esperantlingva faklibro sole jam meritigus pri etikedo "esperantisto"? Do pli da informoj ĉiukaze bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 22:08, 18 Jul. 2014 (UTC)

Kani intertempe duobligis la tekston: nun ĝi jam ne nomendas artikola ĝermo. Mi dankas pri la kunlaboro kaj forigas la etikedon "ĝermo". ThomasPusch (diskuto) 20:08, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]