Diskuto:Denaskaj Infanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte la esprimo "denaskaj infanoj" ne tute plaĉas al mi. Ĉu ni ne ĉiuj estas denaskaj infanoj? Mi proponas "denaskaj esperantistoj", kiu laŭ mi pli klare montras, ke temas pri infanoj lernantaj Esperanton jam denaske. Kion vi pensas pri tio?

Jes, ankaŭ mi rimarkis tion ke "Esperanto" ne aperas en la titolo. Sed lastatempe estis diskuto pri la diversaj nomoj por denaskaj parolantoj de Esperanto en la retlisto DENASK-L. Kelkaj komentis ke, malgraŭ la pasinta deklaro (ĉu estas en la Manifesto de Prago?) ke esperantisto egalas al esperantlingvano, ke por ili estas diferenco inter denaska esperantlingveco kaj denaska esperantisteco, kaj do "denaska Esperantisto" ne estas bona nomo laŭ ili ĉar estas homoj kiuj parolas sed ne movadumas. Kaj ankaŭ eĉ estis komentoj pri tio ke oni ne parolas ekde la naskiĝo, sed iom poste, ĉu ne? :) Kaj estis debatoj pri ĉu "denaskulo" estas bona nomo, ĉar tio evitas diri pri kio la homo estas denaska. :) Do ĉiuokaze, mi menciis tion nur por via informo. Mia opinio pri la nomo de la artikolo estas "Denaskaj Esperanto-Parolantoj", aŭ io tia. Oni eĉ povus eviti la desnaskecon -- ĉar, nu, se oni nur komencas instrui Esperanton je la aĝo 6 aŭ eĉ 10, tiu infano povas fariĝi flua parolanto, sed ĉu li estas denaska? -- do alia ebleco estas "Esperantlingvaj Infanoj", ĉar la nuna titolo jam mencias infanoj. Sed estas multaj denaskaj esperantlingvanoj kiuj ne plu estas infanoj, do eble ni ne sekvu tiun ĉi vojon. Sed "Denaskaj Esperantlingvanoj" aŭ "Denaskaj Parolantoj de Esperanto", aŭ denove "Denaskaj Esperanto-Parolantoj". --Jacob SCHWARTZ

Mi ĵus vizitis la paĝon de etnologo kaj povis konstati ke tiuj numeroj estas de 1996 kaj ili prenas tion el WA, pri tio oni jam diskutis multon en la revuoj, krome tie aperas esperanto kiel lingvo de Francio, do ŝajnas al mi ke ne estas serioza la fonto, estus bone citi la jaron ene de la artikolo.

Se estas bone citi la jaron ene de la artikolo, aldonu ĝin! --Chuck SMITH