Diskuto:Diakrita signo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi preferas la vorton kromsigno. Ĉu iu vere preferas la esprimon diakrita signo? Lingvano 21:23, 10. Sep 2005 (UTC)

Nu, ĝi troviĝas en PIV2, kiel ekzempla esprimo. Eble vi identigas "diakrita signo" kaj "diakrita litero"; por mi la parto "diakrita" en "diakrita litero" signifas ne precize "disting(ant)a" (kiel en "diakrita signo"), sed "(kun-)distinĝaĵa". Mi ne kontraŭas, se iu volas esti pli preciza ol necese; en enciklopedio tio povas esti utila. Do bonvolu ŝanĝi la artikolon, se vi volas. Sed en parola lingvouzo mi verŝajne plu diros, ke ĉapelo estas "diakrita signo" (sen "krom-").
"Alta Vista" donas pri la demando "diakrita signo:diakrita kromsigno" la rezulton 24:0. Guglo diras 39:0. Kompreneble tio ne diras, en kiu signifo la esprimo estas uzata.
Umberto 22:25, 10. Sep 2005 (UTC)

Mi ne proponas kaj neniam aŭdis la esprimon "diakrita kromsigno"; sufiĉas "kromsigno". Lingvano 22:33, 10. Sep 2005 (UTC)

La internacie uzata fakvorto estas diakrita signo. Kial uzi alian? --Hans Eo 19:08, 1 Maj. 2011 (UTC)