Diskuto:Disertaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Disertacio" estas Zamenhofa, internacia kaj troviĝas en la PIV...--Forstbirdo (diskuto) 10:28, 16 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Doktoriga tezaro?![redakti fonton]

Ĉu iu renkontis tian konfuzan "terminon" en reala uzado? Se ne, ni simple forigu tian strangan, konfuzan esprimon el la teksto de la artikolo. -Filozofo (diskuto) 12:54, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, Filozofo, vi pravas "Doktora tezo", ekzemple pli taŭgas. Sed en tiu artikolo estas aliaj misaĵoj. Ŝajnas ĉi tie, ke "disertaĵo" kaj "disertacio" ne estas tute sinonimoj: la unua pli ĝenerale dum la dua nur pri doktoriĝo. Plie ĉu disertacio rilatas nur al Esperanto? Klarigoj necesos pri tiu artikolo.--DidCORN (diskuto) 14:19, 7 feb. 2021 (UTC)[Respondi]


Kara Uzanto:DidCORN,
Vi verŝajne iom miskomprenis min.
Mi komentis nur pri la esprimo "doktoriga tezaro". Tia "klarigo" de klara vortara vorto per konfuza esprimo estas tute neakceptebla.
Mi entute opinias, ke la vorto "tez(ar)o" en la senco /disertaĵo/ estas evitinda kaj ke ankaŭ la vorto "disertacio" estas evitinda arĥaika plena sinonimo de la pli uzata kaj kutima vorto "disertaĵo".
Amike, -Filozofo (diskuto) 15:27, 10 feb. 2021 (UTC)[Respondi]