Diskuto:Divers gauche

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo devus esti "Divers gauche (Francio)" aŭ eĉ "Diversa maldekstro (Francio)" ĉar la tuta artikolo estas nur pri Francio aŭ oni devus internaciigi ĝin tiam ĝia titolo devus esti "Diversa maldekstro".--Xian (diskuto) 08:49, 4 Apr. 2014 (UTC)

Kiel ajn... povas esti "Diversa maldekstro (Francio)" aŭ la titolo povas resti fremdlingve. Sed: Tiu ĉi teksteto praktike ne disvolviĝis post kiam la uzanto Xian kreis ĝin kun multaj ruĝaj ligiloj en septembro 2013, kaj li ankoraŭ aldonetis tiun frazan noton en april 2014‎. Evidente ne funkcias simple planti multajn ruĝajn ligilojn pri biografioj de lokaj homoj kaj antaŭvidi ke la artikoloj aŭtomate kreiĝos. Se nenio kreiĝis dum atendado de unuaj dek jaroj, malverŝajnas ke ili subite kreiĝos post atendado de pliaj dek jaroj. Tial mi forprenas la neekzistan internajn ligilojn, ŝanĝante la nomojn al simpla teksto. Aliflanke laŭ mi sencas aldoni ŝablonon "informkesto politika partio", kvanakm ĝi ne plene taŭgas, ĉar ĝuste la grupiĝo estas nur loza etikedo fare de la interna ministerio kaj ĝuste ne estas formala politika partio kun elektitaj strukturoj - tamen tiu ŝablono pli bone taŭgas ol iu alia. Tion mi povas fari. ThomasPusch (diskuto) 10:51, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]