Diskuto:Dmitrij Ŝostakoviĉ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fantazia kategoriregado[redakti fonton]

Mi vere ne komprenas, kial Ŝostakoviĉ ne povas eniri en la kategoriojn Rusaj komponistoj kaj operkomponistoj.

Mi ne kreis tiujn kategoriojn, ili jam ekzistas, kaj Ŝostakoviĉ ja estis rusa komponisto kaj operkomponisto. Bonvolu klarigi al mi tiun misteron. TTjeri (diskuto) 19:34, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Vi konfuzis kelkajn aferojn, cetere tio estas tipa por eŭropanoj:

  • Rusio estas pluretna lando kaj rusoj estas nur 1 el 200 ĝiaj popoloj, do rusiano ne egalas al ruso;
  • Sovetunio ne egalas al Rusio, kiu estis nur 1 el 15 ĝiaj respublikoj, do sovetia ne egalas al rusia.

Pro tio en Vikipedio ni uzas kategoriojn rusiaj [muzikistoj, politikistoj ktp] por Rusia Federacio kaj la Rusia Imperio (kaj antaŭajntaj ĝin entoj). Por Sovetunio ni uzas kategoriojn sovetiaj... por eviti senbazajn fantaziojn kaj konfuzojn. Ŝostakoviĉ havis radikojn rusajn, polajn kaj belorusajn. Mi ne scias kiel li mem identigis sin, ĉu kiel ruso, polo, beloruso, miksulo de tri etnoj aŭ senetnulo, sed mi certe scias ke li identigis sin kiel sovetiano, do tio estas la plej ĝusta kategorio por li. RG72 (diskuto) 04:33, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la klarigo sed mi ja scias, jam delonge, ke rusa ne signifas rusia. Rusianoj ne ĉiuj estas rusoj, sed Rusiaj komponistoj (kaj armeniaj, kaj armenaj ... laŭdojn al Ĥaĉaturjan) ja ekzistis en Sovetio. Ne gravas, mi ne plu zorgos pri kategorioj, jen ĉio. TTjeri (diskuto) 04:57, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Tiu diferenco gravas ne nur por Rusio, sed ankaŭ por pluraj aliaj landoj kun grandaj etna malplimultoj. Armenio estas preskaŭ tute unuetna respubliko, sed ekzemple Kazaĥio ne kaj pro tio prezidantoj de Kazaĥio alparolante la nacion ĉiam diras ne kazaĥoj (казахи), sed kazaĥianoj (ruse: казахстанцы), ĉar alparolas la tutan nacion, kies grava elemento estas ankaŭ rusoj, ukrainoj ks. Mi scias ke tiu situacio ankoraŭ estas malkutima por Eŭropo, kie dum lastaj 200 jaroj formiĝis unuetnaj ŝtatoj, do pluraj generacioj alkutimiĝis al koincido de la nocioj nacio kaj etno. Sed tio estas specife eŭropa situacio, ne aplikebla al plejparto de la resta mondo. Dankon pro la kompreno. RG72 (diskuto) 05:23, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]