Diskuto:Dominiko Savio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se li naskiĝis en aprilo kaj mortis jam en marto, li ankoraŭ ne estis dekkvinjara kiam li mortis. Ne estas granda diferenco ĉu morti dekkvar- aŭ dekkvinjara, ĉar ĉiukaze la vivo aspektas tro mallonga, sed tamen. ThomasPusch (diskuto) 22:04, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Skribi ke li malsaniĝis kaj mortis dum siaj "pastraj studoj" kiel studento en aĝo de 14 jaroj aspektas iom troigite. Infano de 14 jaroj ankaŭ en la 19-a jarcento estis normala lernanto, lernejano. En ordo, ke la instruisto Don Bosco kaj li mem fikse planis ke li poste iĝos pastro, kaj estas la demando kiam altlerneja studado de teologio komenciĝas, sed 14 jaroj estas iom juna aĝo por altlerneja studo. Ŝajnas ke lia instruisto grave idealigis lin, tion estus bele ankoraŭ iam iom substreki tekste, sed mi nun ne havas tempon, kaj hastas plu... ThomasPusch (diskuto) 22:21, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]