Diskuto:Dumviva membro de UEA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva vikipedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri unuopa membrokategorio de UEA aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "dumviva membro de UEA", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj vikipediaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en vikipediaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri dumviva membreco de UEA ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi. ThomasPusch (diskuto) 13:12, 25 Nov. 2012 (UTC)