Diskuto:Eŭgeno Lanti

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la pseŭdonimo estas Eŭgeno LANTI aŭ nur Lanti?

Estas Lanti laŭ mi, ĉar li "mortigis" la alian Eŭgenon. Mi removos la paĝon. --LaPingvino 13:39, 1. Nov 2005 (UTC)

Kiel mortis Lanti? Ĉu vere li mortigis sin?

Laŭ Georges LAGRANGE, (kiun mi emas konsideri fidinda informanto) en artikolo pri Privat kaj Lanti li asertas la jenon kiu povus iom pli riĉigi la artikolon :

"Ĉefa dato: 1921. Kun kelkaj kamaradoj el Parizo li estas la kerno de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kies spirita patro li restos ĝis la dua mondmilito, kaj al kiu li dediĉos sian tutan energion. Estante mem kompartiano li daŭre klopodas teni egalrajtaj la diversajn laboristajn (klasbatalajn) tendencojn de SAT kaj kolizios kun Drezen, kiu volas fari el SAT instrumenton de Komintern. En 1928 eksiĝas el la kompartio. La ĉefa iniciatinto de la Plena Vortaro. Post la skismo de SEU en 1931, klopodas konservi la supertendencecon de SAT kaj ellaboras siajn tezojn pri la sennaciismo. En 1936 forlasas Eŭropon, kien li neniam revenos. Mondmigranto li vizitadas Japanion, Aŭstralion, Novzelandon, Sudamerikon, fine Meksikion, kie li, suferante pro nekurecebla cerbotumoro, suicidos en januaro 1947."

Arno Lagrange 15:51, 15. Dec 2003 (UTC)

Dua Mondmilito[redakti fonton]

Ĉu li estis en Japanio (regno batalante Francion) dum Dua Mondmilito? Ĉu japanestroj persekutis lin kiel franco? Ĉu li protestis la militon?