Diskuto:Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gratulon pro iniciato de ĉi tiu paĝo; tamen la titolo devus esti "Ĉampionado" - ne "Ĉampioneco". Cetere, estas preferata "Eŭropa Futbal-ĉampionado".

Mi ne konstatas kiu vi estas, ĉar vi ne uzas identigilon - do mi faras la ŝanĝon, supozante ke la sistemo ebligos al la iniciatinto trovi ĝin poste. --Antony 16:47, 14. Jun 2004 (UTC)

Jes en ordo, Antony ! kiam vi movas paĝon la antaŭa paĝo fariĝas redirektilo al la nova. Ligoj sekve ne estas perditaj. Arno Lagrange  16:59, 14. Jun 2004 (UTC)

Vi ne konvinkis min![redakti fonton]

ĉampioneco 41 trovoj ĉampionado 16 trovoj

en championship
de Meisterschaft
hu bajnokság
fr championnat ~= ĉampionado
eo ĉampioneco

Mi ne konas la vorton ĉampionado! De kie ĝi venas? Ĉu ekzistas vorto ĉampioni (en PIV mi ne trovis).

Amiko Sinjoro 145.236.107.62 (ĉu ni rajtas scii vian nomon?), mi ne volas krei argumenton!
Tamen: '-eco' donas la signifon de 'abstrakta kvalito'. Ĝi ja paralelas al iuj uzoj de la anglalingva finaĵo -ship (ekzemple citizenship = 'civitaneco'), sed ne al ĉiuj. Same kiel kun memstaraj vortoj, kiam oni tradukas sufikson, oni pensu pri la signifo de la bezonata sufikso - kaj ne fidu je supozataj ekvivalentoj el iuj etnaj lingvoj. Oni konstatu ke Esperanto estas pli preciza kaj pli logika ol plej multaj el ili - certe ol la angla.
Laŭ mi, '-ado' estas trafa, ĉar la turniro temas pri ago. Cetere, eĉ se vi neniam konis la vorton, via serĉilo ja trovis 16 ekzemplojn - do ĝi ja ekzistas.
Evidente, ambaŭ vortoj estas uzata en la interreto por la sama afero - sed, laŭ mi pro la ĉisupra kialo, 'ĉampioneco' estas misa uzo. --Antony 21:29, 14. Jun 2004 (UTC)
Mi konsentus kun Antony. Eble la nenomito forgesas, ke en Esperanto oni povas gramatikumi iun ajn vorton laŭnecese. Sed eble la plej akurata nomo estus UEFA Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004. -- Gabriel BEECHAM 23:22, 14. Jun 2004 (UTC) (UTC)
Jes tia konkuro estas ada evento (temas pri agado kun daŭro). La eco koncernas nur la gajnantojn dum tamen partoprenas ankaŭ en ĝi la malgajnontoj. do evidente laŭ mi ĉampionado estas pereferinda al ĉampioneco. Arno Lagrange  06:13, 15. Jun 2004 (UTC)