Diskuto:Edmundo la Martiro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la alinomado[redakti fonton]

Dankon pro via bona laboro. Mi alinomis la artikolon al "Edmundo", ĉar oni tradicie esperantigu nomojn de reĝoj. Mi cetere demetis la vorton "Sankta" el la titolo konforme al la modelo de alilingvaj vikipedioj. Amike, Thomas Guibal 17:01, 3. Apr 2008 (UTC)

Kia martiro li estis?[redakti fonton]

Konforme al la intertempa vastigo de la kategorio "martiroj", necesas decidi ĉu li estis kristana martiro (nek budhisma, nek mortigito pro membreco en alia religio nek politika martiro). Sed mi ne konvinkiĝas ke li entute murdiĝis pro sia kristaneco, do entute nomeblas martiro, aŭ ĉu li estis simpla mezepoka kavaliro mortigita dum batalo, kiel multaj aliaj mezepokaj kavaliroj. Sed bone - certe li ne estis budhisma martiro, nek mortigito pro membreco en alia religio. Tial li eniru la kategorion "kristanaj martiroj", malgraŭ miaj duboj. ThomasPusch (diskuto) 18:20, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]