Diskuto:Egipta Mitologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Oziriso (kaj Osiris en la sama atikolo) kaj Isis (kaj ne Iziso)? Kial Chout kaj Nephtys kaj ne Ĉut kaj Neftis ? Tiuj nomoj necesigas iom da konsekvenco. -- Arno Lagrange 12:27, 18. Aŭg 2003 (UTC)


Kiel Vi pensas? Ĉu tiuj nomoj estas ĝustaj?:

  • Oziriso [pole: Ozyrys]
  • Izido [Izyda]
  • Tefnuto [Tefnut]
  • Ŝuo [Szu]
  • Beso [Bes]
  • Anubo (kaj ne Anubiso?) [Anubis]
  • Rao [Re]
  • Horo (kaj ne Horuso?) [Horus]
  • Seto [Seth]
  • Toto [Thot]
  • Nuto [Nut]

Mencheperre 14:00, 18. Aŭg 2003 (UTC)

Finaĵo de la nomoj de egiptaj diinoj[redakti fonton]

Elektu ni kiel estu la finaĵo de diiono-nomoj: -a, -o aŭ neniu! Ĉu Izis-a, Izis-o? Ĉu Seĥmet-o, Seĥmet-a? Ĉu Mut, Mut-a, Mut-o? ktp. Tia elekto plibonigus la kvaliton de nia esperanta Vikipedio--DidCORN la 23-a de januaro 2016, 11:25 (UTC)

Laŭ mi la solvo -o estus pli kohera. --pino (diskuto) 12:28, 23 Jan. 2016 (UTC)
Dankon Pino pri via esprimo, mi proponas do alinomi la artikolon Seĥmeta por Seĥmeto. Ĉu iu ne konsentos? --DidCORN la 23-a de januaro 2016, 18:00 (UTC)