Diskuto:Elamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas ia dokumenta referenco ke la "duonpiktografa skribsistemo", kiun kreis "antaŭ 3000 jaroj la elamanoj", en Esperanto estas "nomita proto-elama"? Kial "proto-"? En aliaj nacilingvaj vortoj komenciĝantaj per la samaj unuaj du silaboj, la greka prefikso "proto-" al Esperanto tradukiĝas per la prefikso "pra-", do supozeblas ke la duonpiktografa skribsistemo simple nomiĝu "pra-elama skribsistemo" (kun aŭ sen dividostreko, kun ĝi pli klare montras ke temas pri du elementoj, do mi ne kontraŭas la nunan strekon). Ĝis prezentiĝas dokumentaj referencoj, mi ŝanĝas la tekstan ligilon al la formo "pra-elama skribsistemo" (same bonus, laŭ la modelo de kojnoskribo, la pli konciza formo "pra-elama skribo"). ThomasPusch (diskuto) 12:30, 10 Okt. 2015 (UTC)