Diskuto:Eriko de Pomerio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Numerado[redakti fonton]

Mi nun konsekvence ŝanĝis de Eriko "la 8-a" al "la 13-a" de Svedio. Mi trovis neniun alian fonton por "la 8-a", ol tio ke probable mi mem eraris kiam mi kreis la paĝon antaŭ ses jaroj, malbone atentis kaj mislegis "VIII." anstataŭ "XIII." en la germana Vikipedio. Nun nur restas la indiko "la 13-a", kiu, kvankam mem bazita sur falsa historio, ja estas ĝenerale establita (kiel klarigite en la teksto). - Sincere, Moldur (diskuto) 07:07, 24 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Moldur: Ho, bonege.. ☺️. Mi pripensis tion.. kaj, tia: Erik la 14-a estas oftege uzita, kvankam ĝi estas falsa, kaj ankaŭ la aliaj falsaj numeroj post Eriko la 14-a. Sed pri Erik de Pomerio, kaj Karl Knutsson, oni 1) nuntempe ofte ne uzas la numerojn (laŭ mia scioj), 2) ne uzis tion en ilia vivtempo, kaj ankoraŭ ne antaŭ Eriko la 14-a. Do, laŭ kio mi scias, oni simple (ĉefe) ne uzis reĝnumeroj dum la mezepoko en Svedio. Ĉar tio, mi pensas ke ni ne forigu "la 13-a" en la artikolo, sed minimumigu/plejetigu la uzo iom.. kiu mi povas fari, se vi ne malaprobas ☺️ (kaj pri tio, ankaŭ moviĝi Karolo la 8-a al eble esperantan tradukon de Karl Knutsson, aŭ "Karolo (Svedio kaj Norvegio)", aŭ simple Karl Knutsson.. eble. Kion vi pensas/us pri tio?). 786r (diskuto) 22:17, 2 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, 786r! Alinomado de "Karolo la 8-a" al "Karl Knutsson" estas por mi tute en ordo. Sincere, Moldur (diskuto) 20:47, 4 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
P.S. Mi vikipaŭzos dum nedifinita tempo, do ne respondos nek reagos al io.