Diskuto:Esperanto-movado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis la frazon (Estas evidente, ke la disvastigo de Esperanto povas krei mondan pacon, ĉar ĉiujn militojn kaŭzas komunikaj malfaciloj, kaj homoj neniam batalas kontraŭ samlingvanoj.) La loko de tiaj komentoj estas ĉi tie en la diskutopaĝo. Eventuale la frazo povas esti reverkita malpli ironie. (Estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn ne kaŭzas nur komunikaj malfaciloj, kaj batalas homoj ne malofte kontraŭ samlingvanoj.) -- ArnoLagrange 08:47, 20. Maj 2003 (UTC)

esperanto kaj paco[redakti fonton]

Necesas studi la verkaron de Zamenhof.- Li tute ne estis naiva,proponis la lingvon por chies uzo ankau por ekstremistoj ,fashistoj ,naciistoj. vd. deklaracion de esperantismo 1905