Diskuto:Esperanto-movado en Vigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la kandidatiĝo por statuso de "elstara artikolo":[redakti fonton]


La artikolo havas tre specifan temon, kaj eblus konsideri ĉu ĝi pli estus artikolo "leginda" aŭ "elstara", sed certe ĝi meritas atenton (kaj atenton ĝi havos kiam ĝi estos artikolo de la semajno en la tagoj antaŭ la paska dimanĉo de 2013). Mi iom kontribuis bluigi du ligilojn, per kreo de artikoloĝermoj pri la insulo A Toxa kaj la urbeto Mondoñedo. Bonus ankoraŭ verki tekston pri la galega verkisto Alfonso Rodríguez Castelao - pri manko de tiu teksto en la e-lingva vikipedio plurloke atentigas ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 12:34, 19 Mar. 2013 (UTC)