Diskuto:FIFA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fine de decembro 2022 anonimulo ŝanĝis la esperantan traduko de FIFA de Federacio Internacia de Futbalo Asocia al Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj. Tio ŝanĝsa la signifon, povus eble esti bona propono por novnomigo, sed ne ĝustas kiel traduko de la franca nomo. La nomigo "asocia futbalo" povas ŝajni nenecese komplika, ĉar futbalon oni nur povas ludi grupe, sole piedbati pilkon sur vasta herbejo aŭ aded piedbati pilkon kontraŭ muron estus io alia kaj rapide estus enuiga - do se oni ĉiukaze bezonas teamon, bezonas interkonsenti lokon kaj tempon por ekzercado kaj matĉoj, tiam oni tuj povas fondi klubon aŭ asocion. Sed tia estas la nomo. Tiun eraron jam iu alia homo trovis kaj malfaris.

Tamen la anonimulo faris duan ŝanĝon, same eraran, kiun neniu rimarkis. Li aŭ ŝi ŝanĝis en la lingvoj de www.fifa.com informkeste la liston "angla araba franca germana hispana" al "angla rusa franca germana hispana". Tio NE veras, kaj krome la homo ne rimarkis ke la listo "angla rusa franca germana hispana" entute ne plu estus alfabeta - se iam FIFA aldonus la rusan, ĝi devus iri al la lasta loko (eble oni ankoraŭ aldonus la svedan, tiam la sveda estus tute laste). En la ĉapitro "eksteraj ligiloj" la lingvoj listiĝas "(angle, france, germane, hispane, portugale kaj arabe)", tie la araba estas ne en la alfabeta listo, kaj - iom mirinde, konsiderante la grandan futbalan nacion Brazilo - la portugala vere ne estas inter la lingvoj de la retejo.

@Kwekubo: Dankon ke vi trovis unu eraron! Atentu: la alian eraron vi ne rimarkis... ThomasPusch (diskuto) 16:22, 2 mar. 2023 (UTC)[Respondi]