Diskuto:Fediverso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vi ne forgesu, aparte en la notoj kaj referencoj, ke ĉi tie estas projekto en Esperanto, ne estas kopio de la angla vikipedio. Kompreneble eblas enpreni valorajn referencojn antaŭ el la angla vikipedio, sed plej bone ne ĉiuj referencoj estu nur anglaj/usonaj, oni provu ankaŭ citi valorajn referencojn el iuj aliaj lingvoj, ĉar esperantistoj neniel pli komprenas la anglan ol aliajn vaste parolatajn lingvojn. Kaj baze oni provu ĉiam traduki ĉiun titolon de iu nacilingva referenco al Esperanto, la angla estas neniu escepto en tio, por ke ankaŭ esperantisto kiu ne komprenas tiun lingvon povas pli-malpli kompreni pri kio temas la fonto. Se oni multe tradukas el la angla, tiu perspektivo facile forgesiĝas, ĉar en la angla vikipedio ĉiu verkanto komprenas la anglan (kaj foje estas la impreso ke ne ĉiuj bone komprenas iun ajn alian lingvon). Tiel ekzemple ĉi tie la noto angla "Statement on Gab's fork of Mastodon" estas neniu titolo, sed simple resuma klarigo pri kio temas, kiu pli bone estu en Esperanto, per io kiel "Deklaro de Mastodon pri la forko de Gab" - kompreneble la indiko ke la referenco mem estas en la angla restas, kaj en si mem estas bona signo indiki ankaŭ se retejo estas en la angla, ne nur indiki lingvokodon kiam el vidpunkto de homo el Nebrasko ĝi estas en "fremda lingvo", do ĉio krom la hejma angla. Mi ankoraŭ aldonis almenaŭ unu alilingvan referencon, el la germana, kvazaŭ simbole, ĉar mi tute ne volis profundiĝi ĉi tie, kaj tradukos ankoraŭ, same simbole, almenaŭ unu anglan titolon de referenco inter krampoj al Esperanto. Kompreneble, sence revizii referencojn kostas plian energion ol simple blinde enkopii ĉion. Sed, ne forgesu ke ĉi tie ne estas kopio de la angla vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 21:02, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]