Diskuto:Flago de svedlingvaj finnlandanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fuŝaj nomoj[redakti fonton]

Pri la misnomitaj artikoloj Flago de finn-svedoj => Flago de svedlingvaj finnoj & Flago de sved-finnoj => Flago de finnoj en Svedio:

Ambaŭ nomoj "finn-svedoj" kaj "sved-finnoj" estas tute eraraj. Ili pensigas pri ia miksaĵo de finnoj kaj svedoj, sed tio ili tute ne estas. Por la unua grupo eblas uzi la nomon Svedlingvaj finnlandanoj, kiel estas klarigite tie. La dua grupo povas nomiĝi "Svediaj finnoj", nome finnoj en Svedio, aŭ simile. Tiuj du artikoloj eĉ ne havas iun mencion de "Svedlingvaj finnlandanoj". Ili inventas nomojn "finn-svedoj" kaj "sved-finnoj" kiuj sugestas ian (falsan) simetrion. Sed tiu ŝajna simetrio nur ekestas pro la elekto de misgvidaj nomoj.

La du artikoloj estu alinomitaj kaj reverkitaj por lingvo kaj enhavo (aŭ tute forigitaj). - Moldur (diskuto) 21:06, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

La du artikoloj nun estas alinomitaj kaj (kontentige) reverkitaj, kun mencio de la artikolo svedlingvaj finnlandanoj en ambaŭ tekstoj. Defende al la origina kreinto de la teksto tamen necesas rimarki, ke ŝajne ne por la kreiĝo de la esperanta teksto inventiĝis la koncepto de "sved-finna flago", sed la nomo jam kutimis kaj en la sveda kaj la finna, kaj la vikipediaj artikoloj svede sverigefinska flaggan (kiu tamen laŭvorte estas "svedio-finna flago"), kaj finne ruotsinsuomalaisten lippu reflektas tion. Pri la flago de la svedlingvaj finnlandanoj la sveda variaĵo Finlandssvenska flaggan "finnlando-sveda flago" tute klare uzas la ankaŭ esperantlingvan nomeron land-. Ĉiukaze mi samopinias kun Moldur (kaj Arbarulo), ke en Esperanto ambaŭ nomoj "finn-svedoj" kaj "sved-finnoj" tro koncize kaj miksante la adjektivojn por landoj kaj lingvoj pli konfuzigas ol klarigas, kaj krome eble ankaŭ sugestas falsan simetrion. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]