Diskuto:Flosanta glacimonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

H...m kio estas la diferenco kompare kun glacimonto? --Mo

Kaj kial ne nomi ĝin flosmonto? Nur montoj el glacio povas flosi... Mi eĉ ne komprenas la insiston uzi "flosi" kun "glacio- glacio ĉiam povas flosi surakve... Eble -flosmonto aŭ glacimonto por "iceberg", kaj marglacio por "flosglacio" estus pli bonaj alternativoj... Ĉu oni konsentas kun mi?

"kial ne nomi ĝin flosmonto? Nur montoj el glacio povas flosi" - pri ĉi tio mi ne tute certas. Kaj eĉ se ĉi tio estas vero ĉi tion povas ne scii ĉiuj. Se la monto estas de glacio kaj ĉi tio gravas kial ni forigi radikon "-glaci-"? Maksim 09:44, 13. Sep 2005 (UTC)
Mi fakte malkovris tiun-ĉi diskuton kun iom da miro. Fakto estas, ke flosi povas iu ajn materialo, kiu estas malpli peza ol akvo. En Lützel-Lago en Svislando ekzemple ekzistas flosantaj insuloj, kiuj estiĝis el marĉplantoj. Kaj ja estas imagebla, ke sur tiaj flosantaj insuloj povas ankaŭ ekzisti montoj aŭ montetoj, kiuj tute ne konsistas el glacio. Aliflanke flosanta glacimonto ja estas efektive pleonasmo, sed ne "glacio" superfluas, sed "flosanta", evidente glacimonto flosas, pro la simpla fakto, ke glacio pezas malpli ol akvo ... cetere glacio ne nur flosas sed drivas kun la akvo kaj vento - mi do forstrekas "flosanta" --> kaj sekve la artikolon relokigos sub "glacimonto". 22:18, 27. Apr 2008 (UTC)