Diskuto:Fonduo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la fromaĝo el Grejerco nomiĝas Grujero? --Verdulo 20:10, 6. Mar 2009 (UTC)

Laŭ NPIV fonduo ne nepre estas fromaĝa[redakti fonton]

Laŭ NPIV fonduo estas plurpersona manĝo uzanta komunan poton kun varmega likvaĵo, en kiu oni trempas manĝaĵojn. Tiu likvaĵo povas esti fromaĝo, sed ankaŭ graso aŭ oleo (kiun ĉe ordinaraj temperaturoj eĉ ne necesas "fandi").

Ĉu do ne prefere alinomi la nunan (tre bonan) artikolon al fromaĝfondaĵofromaĝfonduo kaj krei novan artikolon fonduo, kiu diferencigas inter la du specoj?

Umbert' (diskuto) 20:47, 24 Nov. 2012 (UTC)

Mi fakte ne konsilas fari apartan artikolo pri aliaj specoj de fonduo, sed aldoni ilin en la jam ekzistanta artikolo. Krom la klasika fonduo (fromaĝfonduo) oni konas la en Svislando tiel nomitan "ĉinan fonduon", kiu tiel nomiĝas, ĉar ĉinaj turistoj rifuzis manĝi la klasikan fromaĝfonduon, kaj oni tiam inventis manĝaĵon, kiu per simila ritualo konsumiĝas kiel la klasika fromaĝfonduo, sed temas pri buliono, en kiu oni kuirigas viandon, kiun oni per forkoj enmetas. Kiam oni ĝenerale parolas pri fonduo, oni tamen unue pensas pri fromaĝfonduo, kaj se vi ie ajn mendas fonduon, vi tion ricevas kaj ne viandan. La difino en NPIV en tiu senco ne estas kompleta. Ni povas tamen supran informon enmeti en la artikolon pri fonduo kaj raporti pri la diversaj subspecoj. Sed kiel dirite, kiam oni volas havi olean fonduon, ĉinan fonduon ktp. tiam oni ja tion devas aparte mencii, tial la baza artikolo ja estu tia, cetere mi referencas al la koncerna germanlingva artikolo en germana vikipedio. Se oni studas la historion, oni ja ankaŭ cetere vidas, ke la origino de la fonduo estis la laktosupo de Kappel, do historie unue estis lakto, kaj nur poste sekvis fromaĝo, kiel baza likvaĵo. DidiWeidmann (diskuto) 15:18, 25 Nov. 2012 (UTC)
Mi intertempe kompletigis la artikolon en tiu senco. Apartan artikolon pri aliaj specoj de fonduoj mi tre malkonsilas, ĉar tiam ni havus tutan sercion da tre ĝermaj artikoletoj antstataŭ unu bonan. Se oni unu aŭ alian recepton volas priskribi do pli bone aldoni al tiu-ĉi artikolo.DidiWeidmann (diskuto) 15:47, 25 Nov. 2012 (UTC)