Diskuto:Fontkodo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝusta termino estas fontteksto, ĉu ne? Tio multe pli senchavas ol fontkodo (kiu tamen rekte el la angla estas sensencaĵo pro tio, ke ĝi ne estas kodo, sed teksto, kiel la artikolo esprimas). --Zooplah 20:07, 6. Feb 2010 (UTC)

Mi konsentas kun vi kaj subtenas vian proponon. Tamen, mi petas, nepre ne fontteksto sed fontoteksto. Montanesko 10:14, 29 Dec. 2011 (UTC)

Mi pensas, ke estas senca diferenco inter kodo kaj teksto. Ĉar fontkodo estas iel traktata de iu programo, do transkodata iel en tiel nomatan maŝinan kodon (de la koncerna procesoro), mi preferas konservi la nunan titolon. --Tlustulimu 10:51, 29 Dec. 2011 (UTC)
Kelkaj formoj de fontkodo estas nur transkodataj en alian kodon. Ekzemple la vikia kodo estas per php-programaro de la vikio "tradukata" en HTML. Nur la foliumilo ĉe la leganto tion tradukas en maŝinan kodon. Do ĉiam restas iu kodo, ĉu ne? --Tlustulimu 10:54, 29 Dec. 2011 (UTC)