Diskuto:Francesc Xavier Vila i Moreno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam mi kreis tiun artikolon la 24-an de julio 2023 (nur por bluigi antaŭe ruĝan ligilon en la teksto pri la esperantlingva Nitobe-simpozio), ĝi estis la unua en vikipedio, sed tuj semajnon poste aldoniĝis artikolo en la kataluna - mi eĉ ne scias ĉu instigite de la esperanta artikolo, sed ĉiukaze la du teksto dekomence estis konektitaj. El la pli nova kataluna teksto mi jen povis ankoraŭ ĉerpi iujn aldonajn informojn por la esperanta teksto. Mi ne penis traduki la tri referencojn de la kataluna teksto al Esperanto, ĉar referencoj aparte gravas se estas iu fakta dubo pri aserto, kaj ĉi tie laŭ mi ne estas dubaj faktoj - sed en kazo de neceso eblus nun ankoraŭ kopii kaj traduki la tri referencojn. Estas bone ke iu katalunlingvano elserĉis ilin por la aldona kataluna teksto ... mi nur kun peno trovintus ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:39, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome la nova teksto nun ligiĝas de 6 aliaj paĝoj, do klare ne plu estas en minaco ke iu povus nomi ĝin orfa artikolo. ThomasPusch (diskuto) 07:50, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]