Diskuto:Francisco Franco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigi tiun ĉi nomon aperas al mi tre ŝokanta. Davidme

Nu, temas pri sufiĉe mondfama kaj historie tre grava persono. Tial Esperantigo ŝajnas tute ebla. Oni ofte Esperantigas ankaŭ la nomon Hitlero. Multaj famaj reĝoj kaj imperiestroj, kiuj pli-malpli ĉiam aperas en plene Esperantigita formo, estis sufiĉe teruraj personoj. Ĉiuokaze, se Esperantigi Francisco FRANCO, la ĝusta formo estas "Francisko Franko". Bertilo WENNERGREN
Mi movis ĉion antaŭ ol legi tion ĉi Davidme

Francisko Franko kaj la "Frankismo"[redakti fonton]

Kredu aŭ ne, sed inter la jaroj 1939 kaj 1975 oni en Esperantujo sufiĉe multe diskutis pri Francisko Franko (tiel esperantlingve) - kaj la diktatura reĝimo kun sia ideologio faŝisma laŭ li kutime nomatis Frankismo. Multaj enlandaj esperantistoj estis persekutitaj de la reĝimo, kaj tre multaj esperantlingvanoj tutmonde simpatiis al la sendependismaj movadoj aparte en Katalunio kaj Eŭskio ... Por mi persone nek la esperantlingvigo "Francisko Franko" nek la politologia termino "Frankismo" aspektas ŝokaj, sed male de jardekoj konataj...

ThomasPusch 21:40, 29. Mar 2009 (UTC)