Diskuto:Friedrich Wilhelm von Steuben

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazojn "en 1759 li [...]. En 1761 li kiel generalmajora adjutanto en la intertempe pola urbo Kołobrzeg ..." gramatike nur eblas kompreni tiel ke urbo kiu en 1759 havis alian nomon (Colberg), de tiam ĝis 1761 ricevis novan nomon, Kołobrzeg, kaj ĝis tiam estis "pola urbo". En plena respekto de ĉia naciisma patriotismo, tia aserto estas misgvida kaj simpla mensogo. La urbo neniel inter la jaroj 1759 kaj 1761 ŝanĝis sian nomon, daŭris du jarcentojn ĝis la megalomanaj diktatoroj Hitler kaj Stalin kaj siaj soldataroj suferigis, mortigis kaj translokigis milionojn da homoj, inkluzive de tiuj kiuj estis translokigitaj de orienta Pollando al la urbo, kiun ili en 1946 nomis Kołobrzeg. Sed tio estas tute alia temo kaj neniel rilatas al 1759, 1761 kaj al Friedrich Wilhelm von Steuben. Sole ĝuste la frazo tekstas "En 1761 li kiel generalmajora adjutanto en la urbo Colberg ..." Eble mi kiel sennaciulo kaj eksmembro de SAT aparte senteme reagas al esperantlingva falsiga tro-patriotismo, sed laŭ mi en Esperanto necesas aparte atenti ne tordi kaj falsigi la historion. ThomasPusch (diskuto) 20:30, 9 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

PS: Mi neniel patrolas ĉi-tie, en la 18-jarcenta historio de Prusio, nur hazarde hodiaŭ redaktis pri geografio de Usono, novkreis etajn artikolojn pri Kantono Steuben (Nov-Jorkio) kaj Kantono Steuben (Indianio), kaj kadre de tio per unu klako trans la Atlantiko subite troviĝis ĉi-tie... TP