Diskuto:Futbalteamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Germanaj ligiloj[redakti fonton]

Mi ne parolas la germanan, sed unu el du ligilo devus esti forviŝita. Aŭ eble la problemo estas en la germana vikipedio, do oni devus fuzii ilin. Ombresaco 17:56, 9. Nov 2006 (UTC)

Neniel estas nur tiu problemo. Mi havas nenian ideon, kiu elektis la nomojn de la futbalaj kluboj, kiuj prezentiĝas en tiu listo. Pri Bocvano, ne la pinta lando en internacia futbalo, menciiĝas multegaj nomoj de kluboj, sed nur unu el ili havas minimuman tekston de tri frazetoj, sen ekstera ligilo, informkesto aŭ bildo. Pri ĉiuj aliaj klubonomoj oni ŝajne dum 2 jardekoj atendas, ke esperantistoj faru bonajn artikolojn, sed evidente neniu vikipediano konsideras tiun taskon prioritata. Kompense pri Hispanio menciiĝas nur kvar kluboj, kvankam en la koncerna kategorio jam estas 21 futbalkluboj kun esperantlingva artikolo. Kaj ekzemple menciiĝas neekzista klubo Villarreal C.F., kvankam pri klubo Villarreal CF jes ekzistas artikolo - simple la punktoj estas troaj. Sume estas multaj fuŝoj, kaj persone mi dirus, ke bone ordigita kategorio Kategorio:Futbalteamoj laŭ landoj kun bonaj subkategorioj multe pli helpas ol tiom nezorgita listo. ThomasPusch (diskuto) 11:44, 20 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj, fakte, ĉiuj ok aliaj lingvoj kiuj havas tekston pri temo "futbalteamo", simple klarigas kio principe estas futbalteamo - tian liston kiel ĉi tie havas neniu alilingva branĉo de Vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 15:33, 20 nov. 2023 (UTC)[Respondi]