Diskuto:Garooj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Garo" inkluzive de la sono "o" estas radiko, ankaŭ de la lingvo, ne eblas redifini la finan sonon "esperantlingva o-finaĵo". Tial la etno laŭ mia percepto ne povas nomiĝi "garoj", sed devas titoliĝi "garooj", kaj la lingvo estas la "garoa", ne la "gara". Se estas bone dokumentitaj esperantlingvaj eksteraj referencoj kiuj tamen pravigas esperantlingvan titoligon "garoj", bonvenas detale citi tiujn referencojn ĉi-tie, kaj tiam eblos konsideri revizion de la nomigo. ThomasPusch (diskuto) 19:15, 8 Mar. 2016 (UTC)

La koncerna subŝtato de Barato nun en Esperanto nomatas Meghalajo, ne "Megalajo". Mi ne komentas pri la vortumo, nur konstatas ke la vortumo Megalajo gvidas al ruĝa ligilo, dum Meghalajo gvidas al la ĝusta artikolo. Tial prefere estu la nun kutima literumo. ThomasPusch (diskuto) 19:19, 8 Mar. 2016 (UTC)