Diskuto:Gazeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵurnalo[redakti fonton]

Mi proponas, ke ni ne uzu la vorton "ĵurnalo" kun la signifo de taggazeto, ĉar pri la signifo de la vorto regas tro granda konfuzo. Legu ekz-e la komentojn en ReVo pri tio. Anstataŭe, ni uzu "taggazeto". En la artikolo kun la titolo "ĵurnalo" ni povas iomete skribi pri la vorto kaj ĝia neklara signifo en Esperanto. Marcos 12:15, 24. Mar 2006 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis al mia propono, mi nun efektivigis ĝin. Marcos 14:03, 23. Nov 2006 (UTC)

Magazino[redakti fonton]

Mi ĵus malfaris la ŝanĝon de Leopoldo, kiu aldoni linion pri "magazino" al la komenca listo: "magazino" estas malmulte uzata novradiko kun signifo preskaŭ sama al la kutima vorto "revuo". La signifodiferenco eĉ ne estas tute klara. Kaj la ligilo magazino plusendas al la artikolo revuo. Do al mi ŝajnas ke ni ne bezonas apartan mencion de tiu vorto. Marcos 21:24, 4. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi la diferenco ja estas klara. "Revuo" traktas unu temon: Esperanto-revuo traktas Esperanton; ornitologia revuo traktas ornitologion. Sed magazino traktas ĉiajn temojn. En Esperanto ekzistas malmultaj magazinoj (Monato certe estas la ĉefa), sed centoj da revuoj. Eble pro tio Marcos opinias, ke la vorto "magazino" estas malpli ofte uzata. --PaulP 22:27, 4. Feb 2009 (UTC)
Tamen ankaŭ Monaton oni ofte nomas "revuo". Kaj la simile mult-teman Kontakto oni preskaŭ ĉiam nomas "revuo" kaj preskaŭ neniam "magazino".
La de vi kaj PIV menciita signifodiferenco inter "revuo" kaj "magazino" ŝajnas esti nur kopio de la signifodiferenco inter "magazine" kaj "revue" en la franca. Tamen en la germana, la diferenco inter "Magazin" kaj "Zeitschrift" ne estas, ke "Magazin" kovras pli da temoj, sed ke "Magazin" estas "populara, distra kaj riĉe ilustrita" (laŭ du malsamaj vortaroj). Kaj en la angla, la vorto "magazine" estas la plej proksima ekvivalento al "revuo", kaj ĝi ankaŭ povas esti pri nur unu temo.
Ankaŭ en la ĝenerala lingvouzo en Esperanto mi ne trovas konfirmon por la de vi menciita signifodiferenco. La Esperanta "revuo" klare kovras ankaŭ la signifon de la franca "magazine". La ofteco de la vorto "magazino" rilate al "Monato" nur devenas de tio, ke Monato nomas sin mem "magazino".
Al mi ŝajnas, ke la de vi kaj PIV menciita signifodiferenco devenas nur de la tro france influita redaktistaro de PIV. Pro la neklara signifodiferenco al "revuo" mi konsideras la vorton "magazino" neuzinda en Esperanto. Marcos 22:37, 5. Feb 2009 (UTC)