Diskuto:Gen-silentigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!!

Mi demando, kiel traduki Dicer en esperanto? Unue, mi ne konis la signifon de tiu vorto, mi ne sciis ĉu estas akronimo aŭ ĉu la vorto mem estis angla-devena radiko. Fakte, mi demandis al unu el mia lekciisto kiu prelegis pri tio kaj li respondis ke to dice signifas en la angla "erigi ion kub-formen". Do, kiel traduki tion? Temas pri enzimo kiu kapablas distranĉi dufadenan RNA. La plej normala nomo estus DofoRazo (por Du Fadena Rna-azo). Aŭ ĉu oni fonetike transskribu tiel Dajcero? Por mi, jam la angla radiko estas fuŝa ĉar kiamaniere oni povas vidi el la tranĉado, aperon de kuboj? Ankau, oni povas traduki per kubigazo, la enzimo (azo) kiu igas kuba!! Kial ne! Atendante proponojn!! Ĝis. Ĝojan kristnaskon!!