Diskuto:Gundobado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial duonesperanta alternativa nomo "Gondovaldo", prononcenda [ɡɔ̃dovˈal do]? La oficiala alternativa nomo estis latine Gundebaldus aŭ Gundobaldus, klare kun "b" kaj kun unua vokalo "u", tial hispane kaj portugale per aldono de substantiva finaĵo -o ekestas la formo Gundebaldo, itale per sama aldono de substantiva finaĵo -o la formo Gundobaldo - sendepende de tio ke en la moderna franca lingvo la "b" iam moliĝis al "v", kaj ekestis la variaĵo Gondovald kun nazala sono [ɡɔ̃dovˈald], kiu sonas tute malpli esperanta ol la hispana, portugala aŭ alternative la itala formoj. Mi tial pledas por apliko de la hispana kaj portugala formoj al Esperanto, kompreneble konsciante ke por ĉiuj variaĵoj ekzistas fidindaj referencoj nur en la grandaj eŭropaj naciaj lingvoj, ne en Esperanto, sed en tio la fantazia formo "Gondovaldo" ankaŭ ne havas pli fortan fonton ol la iberia "Gundebaldo". ThomasPusch (diskuto) 08:28, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]