Diskuto:Gymnospermae

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La antaŭnelonge proponita vorto "Nudsemplanto" estas formita kontraŭ la reguloj de la vortfarado en Esperanto. Se ni volas la ĝis nun uzatan terminon "gimnospermo" anstataŭigi per vorto el esperantlingvaj elementoj, ni devas akcepti, ke vortigo kiu ĉion kunpakas en unu vorton ne ĉiam estas adekvata au kiel en tiu kazo eĉ kontraŭ lingvaj reguloj, kiuj ne permesas kungluon de substantivo kun ties adjektivo por ricevi unu vorton. Lingvokonfoma kaj samtempe preciza termino povas esti "nudasema planto". Montanesko 02:13, 7 Feb. 2012 (UTC)

Kion oni atendas por redoni la vere internacian titolon al tiu ĉi artikolo ? Fakulo sen iu ajn scio de Esperanto tuj povas kompreni la vorton "gimnospermo". Ĉu oni deziras ke Esperanto neniam estu akceptita en la scienca mondo ? "Nudasema planto" certe estas bona (duaranga) sinonimo por ekspliki la internacian sciencan fakterminon kaj por variigi la lingvo-uzon. Sed : first things first... --Forstbirdo (diskuto) 16:28, 8 Jul. 2012 (UTC)