Diskuto:Haŭbizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto origine venis de la ĉeĥa termino „houfnice“, poste transprenita al la germana kaj itala lingvo (obice), de tie al pliaj lingvoj (hungare haubic, pole haubica, ruse гаубица [gaŭbica] ktp). Ĉiam la antaŭlasta sono estas "c", neniam "z". Nur la esperantlingva vorto ŝanĝas la sonon, supozeble pro laŭaspekta miskopiado de la nuna germana literumo Haubitze (prononco "haŭbice", litero "z" estas sono 'c' aŭ 'ts', kombino de la du plozivaj, senvoĉaj literoj "tz" eĉ duoble akcentas ke neniel povus esti la mola zumo de sono "z"). Sed bone, eblas reference noti ke tiu esperantlingva vorto jam estas en la Plena Vortaro de Esperanto (ekde la dua eldono de 1934), kaj ankaŭ estas en pliaj vortaroj. Do sufiĉas noti ke en Esperanto ŝanĝiĝis la prononco kompare al ĉiuj fontolingvoj, sed ke ne temas pri vikipedia mistajpo, sed pri en tiu literumo oficiala vorto. ThomasPusch (diskuto) 11:55, 19 Mar. 2016 (UTC)

Mi enmetas la supran informon kiel ĉapitron "etimologio" en la artikolon, ĉar diskuto ĉirkaŭ la aserto de 2016 evidente ne kreiĝis. ThomasPusch (diskuto) 08:56, 2 jul. 2022 (UTC)[Respondi]