Diskuto:Halbturn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu: Ĉu vi havas ideon, kial la skema situomapo de la komunumo aperas tute nigre ĉi tie (aŭ nur ĉe mi, ĉe Fajrovulo, Chrome kaj Opera, estas tiel?). En la komunuejo la skema situomapo aspektas tute normale... ThomasPusch (diskuto) 09:29, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Ankaŭ ĉe mi la mapo tute nigras en la artikolo. Sed sur la komuneja paĝo ĝi aspektas normale. Tian strangaĵon mi ankoraŭ ne vidis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:42, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Se mi alklakas la bildon sur la komuneja paĝo, ĝi aperas antaŭ tute nigra fono. Tio ŝajnas al mi ankaŭ iom nekutima afero. Tlustulimu (diskuto) 09:45, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
En la tataro artikolo tt:Хальбтурн la mapo aspektas normale, same en la hispana artikolo es:Halbturn. Tlustulimu (diskuto) 09:51, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
La mapo ankaŭ nigras en la rilata Vikidatuma ero d:Q662292 sub situo-mapo (P242). Tio vere strangas. Kialon mi ankoraŭ ne trovis. Tlustulimu (diskuto) 10:00, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Aldono de la parametro grandeco de mapo kaŭzas ial, ke la mapo normale aperas. Kialon mi ne scias. Ĉu eble iu alia? Tlustulimu (diskuto) 10:11, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Bone, en informkestoj kompreneble aldono de la parametro grandeco de mapo estas elturniĝo. Bona trovo, dankon! Kvankam mi ne entuziasmas ke ni nun devus trovi ĉiujn nigrajn kvarangulojn en ĉiuj paĝoj kaj ĉie aldoni parametron. Sed la skemaj mapoj ankaŭ aperas ekster informkestoj. Mi ĵus vidis la paĝon Eisenberg an der Raab, malaktualan (baze de 2010, nur LiMrBot tie en 2023 sukcesis fari iujn aŭtomatajn plibonigojn), tie la skema mapo komence videblis, sed kiam mi faris aktualigon redaktomode kaj savis la redakton, ankaŭ tie la mapo estis nigra. Kompreneble ne povas esti solvo ne tuŝi paĝojn malaktualajn de 2010 nur pro timo ke mapo povus nigriĝi se oni farus aktualigon... ThomasPusch (diskuto) 11:24, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

PS, Tlustulimu: Kompreneble estus bona ideo meti ŝablonon {{informkesto vilaĝo}} al la multaj paĝoj pri komunumopartoj de Burgenlando, kiujn antaŭ 14 jaroj faris Crosstor. Mi nun limigas min al tio, kategorie dividi ilin de la komunumoj de Burgenlando, ĉar fakte praktike temas pri du malsamaj grupoj de paĝoj. Poste mi povos al ĉiuj komunumopartoj meti vikidatuman priskribon, kaj tiam oni principe ankaŭ povos meti informkeston al ĉiuj paĝoj en kategorio komunumopartoj de Burgenlando... Fakte en iuj malmultaj vilaĝetaj paĝoj jam estis tia informkesto, ekzemple en Günseck, sed ankaŭ tie necesis fari adaptojn, do bonas havi ĉiujn vilaĝetojn en unu kategorio kaj poste vidi kiugrade sufiĉas la energio adapti ĉiujn, ĉar jes temas pri tutmonde tre malgravaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 13:58, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]