Diskuto:Henriko la 3-a (Francio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel pola reĝo li tamen estis ne 3-a, sed Henriko la 1-a. Sergio (diskuto) 16:18, 17 Jan. 2013 (UTC)Sergio

Prave. Lia regado-daŭro (kaj graveco) kiel franca reganto ŝajnas multe superi tiun kiel pola-litova. La artikolo antaŭe nomiĝis Henriko la 3-a (Francio), kiel en la plej multaj alilingvaj vikipedioj. En marto 2008 ĝi estis alinomigita - "Pollando" anstataŭ "Francio", sed tamen (malĝuste) kun la sama numero. Mi rekomendas re-alinomigi al la antaŭa, pli trafa nomo Henriko la 3-a (Francio). Moldur (diskuto) 21:38, 17 Jan. 2013 (UTC)
Jes, Henriko la 3-a (Francio) estas pli korekta. Claudio Pistilli (diskuto) 10:30, 23 Okt. 2014 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 15:55, 27 Okt. 2014 (UTC)
Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 12:17, 22 Dec. 2014 (UTC)

Ĉiuj diskutintoj samopinias, ke la nomo "Henriko la 3-a (Pollando-Litovio)" estas eraro. Klaras ke li estis reganto "Henriko la 1-a (Pollando-Litovio)" de 1573 ĝis 1574 kaj "Henriko la 3-a (Francio)" de 1574 ĝis 1589. La dua periodo multe pli longas, kaj mi emas subteni la argumenton de Moldur kaj Claudio Pistilli ke ĝi ankaŭ historie pli gravis. Do mi finas la diskuton kaj renomigas la tekston "Henriko la 3-a (Francio)", kun alidirektilo "Henriko la 1-a (Pollando-Litovio)" tien. La komencaj frazoj bone klarigas la situacion el vidpunktoj de la historio de kaj Francio kaj Pollando kaj Litovio - neniu patrioto de iu ajn el tiuj landoj devus senti sin ofendata. ThomasPusch (diskuto) 12:17, 22 Dec. 2014 (UTC)

Dankon, Thomas! :-) Moldur (diskuto) 20:18, 22 Dec. 2014 (UTC)
Mi ĵus rimarkis ke ankoraŭ ekzistas pluraj ligoj al la malĝusta titolo, vidu: [[1]]. Mi komencis iomete poluri kaj redirekti tiujn ligojn, sed restas ankoraŭ ĉ. dudeko de korektendaj ligoj :-( Moldur (diskuto) 20:28, 22 Dec. 2014 (UTC)