Diskuto:Hermann Schmid

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la germanlingva kaj anglalingva artikoloj pri la komunumo Welden en la distrikto Augsburg (20 km nordokcidente de la urbo Augsburg) menciatas ke inter la jaroj 1978 kaj 1990 komunumestro estis "Hermann Schmid, aktiva membro de la socialdemokratia partio de Germanio" (tamen ŝajne inter 1978 kaj 1984 transirinta al la konservativa partio CSU...). Mi dubas ke en la distrikto Augsburg en tiu tempo estis pluraj ekzakte samnomaj aktivaj membroj de la socialdemokratia partio de Germanio, kaj sekve eblus supozi ĉu temis pri la sama Hermann Schmid. Sed mi havas nenian konkretan informon, nur supozon. Kaj pri transiro de la laŭ mia memoro tre ne-kompromisa sinjoro Schmid de unu politika partio al alia mi fakte ne kredus. Eble iam iu alia trovos klaran informon. ThomasPusch (diskuto) 21:28, 16 Nov. 2014 (UTC)