Diskuto:Hindeŭropa Lingvaro
Mi havas dubon, ĉu ne estas Tokaria lingvo anstataŭ Toĉariana? F.R.
- Mi emus nomi ĝin "tokara lingvo". La angla estas "Tocharian" (k), germana "Tocharisch" (ĥ?). Laŭ mia vortaro, la vorto devenas el helena vorto Tokharoi (tribonomo; tokaroj; kun sono kh -> poste ĥ) tra latina transskribo "Tochari" (k). "Tocharia" (do Tokario?) estas la lando de la tokaroj, kie oni parolis la tokaran. Ĉu ne?
- Mi trovis TTTe unu ekzempleron de "toĥara" [1] kaj unu de "toĥaro" [2]... laŭ mi "[la] toĥara [lingvo]" estus la plej zamenhofatradicia formo, sed ĥ->k "tokara" eble estus pli "moderna" (kiel "mekanika", "teknika", ktp). --Brion VIBBER