Diskuto:Homlupo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝusta titolo[redakti fonton]

En mia vortaro, lupfantomon oni nomas esperante "likantropo". Ĉu ne tiu artikolo estis tradukita el alia vikipedio laŭvorte? Tiukaze, mi opinias ke ni devus movi la artikolon al Likantropo, ĉu ne? --Internaciulo 08:49, 28. Sep 2006 (UTC)

Nepre ne ŝanĝu la titolon. Lupfantomo estas reale uzata esperanta vorto (ekz. en tradukoj de fama poemo), dum likantropo estas nekomprenebla antikvaĵo. Cetere, de kiu lingvo vi kredas la artikolon "laŭvorte tradukita"? Preskaŭ ĉiuj lingvoj vikipediaj ŝajnas uzi vorton, kiu (almenaŭ etimologie) egalas al "hom-lupo", kiu ankaŭ ĉi-artikole estas donita kiel alternativo. Eble indas mencii la vorton "likantropo", sed ne indas uzi ĝin. --Surfo 10:14, 28. Sep 2006 (UTC)
Malfeliĉe eĉ ne unu vorto por la estulo estas vaste uzata en Esperanto. Serĉado en interreto rezultas ke plejparto de uzekzemploj estas nur vortaroj kaj profilnomoj en diversaj retejoj; eĉ en tekstaro.com estas nur unu ekzemplo. Tamen mi pensas ke la titolo estas malĝusta ĉar lupfantomo etimologie priskribas ion fantomecan (kvazaŭ nerealan) sed la estulo estas priskribata sufiĉe materie (pli similas al lupa homo ol al lupa fantomo). Mi pensas ke indas la artikolo alinomigi al aŭ HomlupoLuphomo. Mi nur aldonas ke en lastaj jaroj en Esperanta junularo amase plipopulariĝis Homlupa ludo kaj sekve la vorto homlupo iĝas ĉiam pli kaj pli konata kaj uzata dum aliaj formoj ĉiam pli kaj pli nekonataj kaj neuzataj. --CubeF 15:32, 20 Nov. 2011 (UTC)