Diskuto:Honkongo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ke en Honkongo vivus laŭ informoj de la informkesto "1,3 % da etnaj indonezoj", iritas min. Laŭ mi la lando Indonezi'o, kaj la lingvo indonezi'a havas la finan "i" firme en la radiko, kaj ĝi ne forstrekeblas (samkiel "irano" ankaŭ ne estas ano de lando "iro", kaj Nederlando ne la lando de etnaj "nederoj"). Mi do ŝanĝas la vorton al "indonezianoj", kvankam mi dubas ĉu oni simple ĉiujn civitanojn de lando pro sia pasporto povas difini "etnon" (kvankam tion oni ĝuste faras pri la etno de nederlandanoj, kiuj laŭ la laŭvorta signifo difiniĝus laŭ posedo de pasporto de Nederlando, negrave ĉu la gepatroj estis holandanoj, zelandanoj, turkoj, araboj aŭ indonezianoj). Verŝajne la plej ĝusta etno por plej multaj indonezianoj estus la malaja etno. Ĉiukaze ne eblas simple inventi novan esperantan vorton "indonezoj". ThomasPusch (diskuto) 19:40, 23 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]