Diskuto:Hrodna regiono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi bedaŭras nur nun vidi, ke oni jam fine de 2011, jaron kaj duonon post la kreiĝo de la artikolo, ŝanĝis la originan nomon Hrodna regiono al misa formo "Grodna regiono". La regiono havas la adjektivan nomon ĉar ĝi difiniĝas per sia ĉefurbo, kiu ekde 1991 laŭ latinliterigo de la belorusa nomo nomiĝas Hrodno, kvankam en la tempo de Sovetunio ĝi kutime laŭ esperantigo surbaze de la latinliterigo de la rusa nomo nomiĝis "Grodno". La vorto "Grodno" do signife pli ol 30 jarojn venas tro malfrue, sed "Grodna regiono" estas entute stranga anakronismo, ĉar en Sovetunio tute ne ekzistis tia ruslingva regiono - ĝi nur establiĝis post la kolapso de la komunisma, ruslingve dominita ŝtatego. Se Hrodno estas substantivo, laŭ la esperanta gramatiko la adjektivo devas esti "hrodna", ne "grodna" ("homo kaj hundo" en adjektiva formo ankaŭ ne fariĝas "goma kaj gunda"). Ankaŭ mi esperas, ke neniu kuraĝus esperantigi urbojn surbaze de ruslingvaj nomoj de urboj en Hungario, Rumanio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio aŭ en orienta Germanio, la eksa sovetunie okupita zono de postmilita Germanio (aŭ eĉ de Francio aŭ Usono). "Hrodna regiono" neniel estas "tajperaro", sed la justa kaj gramatike ĝusta nomigo. --ThomasPusch (diskuto) 20:00, 5 dec. 2022 (UTC)[Respondi]