Diskuto:IJK 2015

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus aldonis minimumajn ĝermajn artikolojn pri la kunlaborantoj Walter Bruno, Lobo Fenris, Nils Martin Klünder kaj Arina Osipova, por forigi iom da ruĝaj ligiloj el la teksteto, kaj lasas plian plenigon de informoj al aliaj redaktantoj. Kompletigi la indikojn ne nur pri la ankoraŭ ruĝaj ligiloj, sed ankaŭ pri la ĝermaj tekstoj sen abundaj informoj, tamen tre dezirindus. Bonan ŝancon al la kongreso. ThomasPusch (diskuto) 13:34, 22 Feb. 2015 (UTC)

Teksteton pri Jonas Marx mi aldonis en junio 2015, pri Annika Förster kaj Jarno Riefer en julio. Sed daŭre restas ruĝaj ligiloj, kaj mi dubas ĉu manke de ekstervikipediaj retaj referencoj vere necesus biografiaj vikipediaj artikoloj pri ĉiuj kongresaj kunlaborantoj... pri tiu ĉi samkiel pri ĉiuj aliaj IJK-j... Se estas almenaŭ naskiĝdato kaj eble naskiĝloko, nuna okupo kaj nuna loĝloko, minimuma alternativo estas mencio en la ĝermolisto de germanaj esperantistoj, polaj, francaj aŭ respektive. Alikaze mi proponas post la kongreso (eble dumkongrese disdoniĝas kongreslibro kun pli da biografiaj detaloj) elpreni la internajn ligilojn... ThomasPusch (diskuto) 12:09, 4 Aŭg. 2015 (UTC)