Diskuto:ISO 639-3 c

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kodo "cmn" (angle difinita: "Mandarin Chinese") havas du signifojn:

  • 1. 北方话 běifānghuà: la nordaj ĉinaj dialektoj resp. la "nordĉina lingvo"
  • 2. 普通话 pǔtōnghuà: la normita ĉina lingvo resp. la "normĉina lingvo"

La "normĉina" estas difinita kiel la standarda literatura lingvo 白話文 báihuàwén (kiu bazas sur la nordĉinaj dialektoj) kombinita kun la normita elparolo de Pekino. La propra nomo en la nuna Ĉinio estas 普通话 pǔtōnghuà ("lingvo por ĝenerala uzo"), en Tajvano estas 國語 guóyǔ ("ŝtata lingvo"), kaj la nomo uzata de la ĉinoj en aliaj landoj estas 華語 huáyǔ ("ĉina lingvo").

En la angla (1) estas "Mandarin (dialects)", (2) estas "Standard Mandarin".
Ŝajnas ke "SIL International" ne esploris bone tiun aferon kaj miksis la du "Mandarin" en unu kodon.
Laŭvorte la oficiala difino de ISO 639-3 havas nur la signifon (1), ĉar la vorto "Standard" mankas, sed tiuokaze la oficiala lingvo de Ĉinio, la plejmulte parolata lingvo de la mondo, ne havus kodon !! Ĝis plua klarigo oni uzu la kodon "cmn" por ambaŭ signifojn.

Mi skribis retpoŝton al "SIL International" por kompreni kial ili difinis nur unu kodon por du diferencaj aferoj, kaj atendas nun ilian respondon. --Algoviano 22:51, 3. Maj 2007 (UTC)

cdo, cjy, cpx, czh, czo[redakti fonton]

[cdo] "mindonga", [cjy] "ĵina", [cpx] "puŝiana", laŭ diskuto "Nomoj de lingvoj" en Vikipedio:Diskutejo,
[czh] "huiĝoua", [czo] "minĝonga", ankoraŭ en diskuto
--Algoviano 23:55, 3. Maj 2007 (UTC)

Nun [czh] "huiĝoa" kontraŭ "huia" en diskuto --Algoviano 21:39, 7. Maj 2007 (UTC)