Diskuto:Indonezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo troviĝas la jena aserto: Sed, pro la komerco kiu fluas tra ĝiaj maroj per ŝipo, Usono penos malhelpi tian disiĝon per subteno de tiranoj laŭ la modelo de Sukarno (r. 1945-65) kaj Suharto (r. 1965-98). Mi forprenos ĝin. Sendube ekonomiaj kaj politikaj interesoj de la regiono instigis okcidentan intervenon en la politiko de Indonezio, sed estus absurde en enciklopedia artikolo "Usono penos", ĉar neniu ĉi tie havas magian povon de divenado. Mi esperas ke iu fakulo pri Indonezio restarigos la temon de usona interveno, sed ene de deca sekcio pri historio. - 212.163.54.200 13:48, 4. Maj 2003 (UTC)

Mi en la lastaj du tagoj kreis artikoletojn pri la 26 el nun 31 provincoj de Indonezio, kiuj ĝis nun tute ne havis artikolon e-lingvan, kaj iom ordigis ankaŭ la tekstojn pri la 5 pliaj provincoj, kiuj jam estis (ekzemple per aldono de informkesto dekstra, navigilo suba ktp.). Fine mi aldonis e-lingvan mapon pri la provincoj de Indonezio ĉi-tie, kaj ligilon al la nova artikolo "administra divido de Indonezio. Mi ne forprenas la averton "Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon", ĉar la averto daŭre aktualas... ThomasPusch (diskuto) 20:12, 19 Apr. 2013 (UTC)

Aldone mi nun ankoraŭ aldonis ĝermojn pri ĉiuj provincaj ĉefurboj kaj pri kelkaj pliaj aparte grandaj urboj. Bone ke la artikola reto pri la lando plidensiĝas. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 24 Apr. 2013 (UTC)