Diskuto:Informotraliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolo informotralikiĝo anstataŭ informofuĝo[redakti fonton]

Mi pensas, ke la titolo ne estas bona, ĉar tiu artikolo temas pri nek fuĝo, nek eskapo de iu ajn danĝero. Plie ne kongruas kun oficialaj vortaroj, kiuj, anstataŭ fuĝo, proponas la terminon tralikiĝo (vidu http://www.reta-vortaro.de/revo/art/lik.html, http://vortaro.net/#tralikiĝo). Do, la titolo endus esti informotralikiĝo. --- DidCORN la 11-an de februaro 2014, 15:45 (UTC)

Via propono estas pli taŭga ol la nuna stranga titolo. --Tlustulimu (diskuto) 15:41, 11 Feb. 2014 (UTC)
Dankon Tlustulimu, mi vidas ankaŭ, ke en la iam ekzistanta artikolo Wikileaks troviĝas la termino traliko, kiu tute ŝategas al mi, kial ne ansatataŭi la titolon informofuĝo per informotraliko ? Se neniu kontraŭdiras, mi povas ŝangi la titolon laŭ ci-lasta propono. (fakte, nia bona lingvo de L. Zamenhof estas tiom preciza, ke oni povus distingi la du aspektojn de la afero: la pasiva informotralikiĝo, kaj la aktiva informotraliko!)--- DidCORN la 12-an de februaro 2014, 20:45 (UTC)

Ankaŭ kunlaboraĵo de la semajno obeu la klasigon de artikolo je "ĝermeto", "ĝermo" aŭ pli vasta artikolo. Mi nun aldonas tiom da informoj (de nur unu al ses plenaj frazoj), ke eblas nomi la teksteton "ĝermo". Sed kompreneble la temo indas je pli da redakta atento, jen nur komenco... ThomasPusch (diskuto) 10:26, 21 Feb. 2014 (UTC)

Mia redakteto je la 22-a de februaro pri "Lingva Imperiismo", ĉu ĝi ne estis jam iomete informotraliko de la venonta marta artikolo de la revuo Esperanto?
Kiam iu kunlaboranto aldonos kelkajn Notindajn informotralikojn, oni povos forlasi la "ĝerman" klasigon de la artikolo.-- DidCORN la 23-an de februaro 2014, 10:45 (UTC)