Diskuto:Instituto Carnegie por Scienco
Nomo: instituto aŭ institucio?[redakti fonton]
Mi ne estis certa ĉu esperantigi tiel aŭ aliel, do mi konsultis vortaro.com
(ankaŭ povas esti grava la kongruo (kunvortigo?) kun aliaj kaj iom proksimaj lingvoj, ekz ĉefe la hispana)
"institut/o. Nomo de diversaj institucioj, precipe uzata pri altlernejoj aŭ korporacioj sciencaj k artaj: instituto de kemio, de inĝenierarto, de komerco; la Francia Instituto (tuto de la kvin Akademioj); Internacia Esperanto-Instituto. Rim. Oni ne uzu tiun vorton anst. edukejo.
Pasteŭr-instituto. Franca scienca fondaĵo por esploroj pri biologio k medicino, precipe mikrobiologio, molekula biologio, biokemio, imunologio, pri ilia instruado, k por pretigo k vendo de plej diversaj vakcinoj k serumoj."
"instituci/o
1 Σ Unu el la formoj aŭ strukturoj sociaj aŭ politikaj, establitaj de la leĝoj aŭ kutimoj: la familia institucio, la ŝtataj institucioj (☞ konstitucio).
2 Daŭra publika aŭ privata organizo, fondaĵo: trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn k aliajn Z; E. povas servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj Z; la Lingvaj Institucioj de E.; la Londona Komerca Ĉambro estas tutmonde konata institucio; ŝtata institucio por junaj blinduloj. ☞ instituto. Sj1mor (diskuto) 08:01, 16 jan. 2024 (UTC)
Nomo kaj alidirektilo(j)[redakti fonton]
por aŭ de, ĉu on indas aldoni alidirektilon por "de"?