Diskuto:Investitura konflikto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konflikto en diversaj naciaj lingvoj estas jen nomata "kontroverso", jen "kverelo", "lukto", "batalo", "polemiko", "konflikto", "milito"... En Esperanto nun ankoraŭ uzatas pliaj variaĵoj, ekzemple ĉi-tie en la titolo "investitura batalo", tekste malsamstile, en la artikolo investituro "batalo pri investituro", do facile ekestas pli ol 14 terminoj. Tio estas konfuza stilo: necesas gvida termino, kaj laŭ mi sencas kopii la "interlingvon" de la epoko, do la latinan, kaj orientiĝi laŭ la latina termino "Controversia de investitura", do "investitura kontroverso" (ĉiam supozante ke akcepteblas la neologismo "investituro", sed ĝi en la nunaj tekstoj tute ne pridemandiĝas). Do mi proponas adaptiĝi al baza termino "investitura kontroverso", samkiel ekzemple la angla proksime kopias la latinan terminon. ThomasPusch (diskuto) 19:49, 1 Dec. 2015 (UTC)

Efektive, nur nun mi vere konsciiĝis, ke la vorto "kontroverso" en la vortaroj de Esperanto ne ekzistas, nur en Ido, sed tio estas alia lingvo. Estas fie, la origine latina nomo controversia de investitura tiom invitas traduki ĝin per improvizita vorto "kontroverso", kiu ŝajnas kvazaŭ tute normala esperanta vorto, tuj komprenata de ĉiuj kiuj komprenas iun romanidan aŭ ĝermanan lingvon, aŭ komprenas pole (kontrowersja), ĉehe (kontroverze), slovake (kontroverzia), serbe (контроверза), tagaloge (kontrobersiya) aŭ indonezie (kontroversi). Sed ankaŭ la francaj vortaroj, kiuj emas esperantigi latinajn kaj francajn, do laŭdifine "internaciajn" vortojn, ne faras tion ĉe la latina controversia: mia Grand dictionnaire FR-EO sur paĝo 207 notas "controverse (substantivo, france): debato, diskuto, disputo, kontesto", ĉe la verbo "controverser" same la taŭgaj verboformoj. Necesos teni la ido-vorton "kontroverso" sub observado, ke ĝi ne enŝteliĝas en Esperanton. Mi ĝustigas mian propran eraron de 2015 kaj ŝanĝas la titolon al "investitura konflikto". ThomasPusch (diskuto) 23:36, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]