Diskuto:Jezidoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la frazo "Sufia influo povas esti vidata en la religia vortprovizo, precipe en la terminologio de la esotera literaturo, sed multe de la mitologio estas ne-islama" ĝenas min la centra duonfrazo inter la du komoj. Principe malklaras kio estu la "esotera literaturo" ene de la religia vortprovizo de la jezidismo. La frazo ne donas klarigon, ĉar la ligilo "esotera literaturo" estas ruĝa, do ne montras al alia teksto. La artikolo esoterismo klare parolas pri io tute alia. Laŭ mi la frazo pli akcepteblas simple sen tiu meza parto, do "Sufia influo povas esti vidata en la religia vortprovizo, sed multe de la mitologio estas ne-islama" sen ke iu grava informo perdiĝus. ThomasPusch (diskuto) 15:48, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]