Diskuto:Judit Polgár

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nuna versio de la artikolo havas jenan frazon: 'Samtempe la gepatroj ankaŭ transdonis Esperanton kiel danaskan lingvon al la tri fratinoj.' Ĉu iu povas konfirmi tion? Ĉiuj fontoj, kiujn mi konsultis, sugestas, ke la knabinoj lernis Esperanton ja kiel infanoj, sed kiel fremdan lingvon. Ŝajnas vere, ke ambaŭ gepatroj scias Esperanton, sed sur paĝo 26 de la libro Eduku geniulon! (de L'aszl'o Polg'ar), ekzemple, oni povas legi: 'Mi donis ilin en ruslingvan infan[-]ĝardenon, kaj en la aĝo de kvin jaroj ili ĉiuj flue parolis - krom la hungaran - ankaŭ la rusan lingvon.' Esperanto ne estas menciita sur tiu paĝo. Lingvano 21:34, 5. Okt 2006 (UTC)

Sur paĝo 97 de la sama libro: ... kaj Zsofi, kaj Judit ellernis la anglan kaj la rusan kaj bazgrade Esperanton.